Next Previous Contents

9. Redaktiloj

9.1 Redaktiloj kun Latin-3/Unikod-subteno

Redaktiloj, kiuj kapablas trakti Latin-3 kaj/aux Unikodon estas la Vi-variantoj Vim kaj Elvis kaj redaktiloj Yudit, Wily , Sam , SSam . UTF-respekta pakajxo de regulaj esprimoj estas cxe http://www.westley.demon.co.uk/src/libutf-2.10.tar.gz , kiun ekzemple bezonas SSam.

Pli da informoj pri Wily kaj Sam vi trovas ankaux en la arhxivo de posxtlisto pri Wily .

Al Emakso ni dedicxas apartan cxapitron.

9.2 Vi (Elvis, Vim)

Kun la Vi-variantoj Vim kaj Elvis en la aktualaj versioj vi povas senprobleme uzi la samajn latin-3-tiparojn kiel kun Xterm.

Se vi lancxas ilin en propra fenestro, uzu la elekton -fn <tiparnomo>:


  elvis -fn fixed-l3
  vim -g -fn fixed-l3

Por tajpi esperantajn signojn, vi povas aux uzi la metodon laux la 3a cxapitro aux uzi la sekvajn difinojn:


  digraph G^ X
  digraph g^ x
  digraph H^ &
  digraph h^ 6
  digraph J^ ,
  digraph j^ <
  digraph C^ F
  digraph c^ f
  digraph S^ ^
  digraph s^ ~
  digraph U^ ]
  digraph u^ }
  set digraph

Metu tiujn difinojn en dosieron, ekz. ~/.elvis.lat3 kaj lancxu:


  elvis -fn fixed-l3 +source~/.elvis.lat3

Nun vi povas tajpi ekz. la literon gx per la klavoj ^Kg^ (Ctrl-k g cirkumflekso) aux cirkumflekso, retropasxo, g.

Vim kaj Elvis vi trovas jen ankaux en Interreto.


Next Previous Contents